Fremdvorto

Fremdvorto (france xénisme, portugale estrangeirismo) laŭ esperantaj vortaroj kiaj Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV)[1] estas "vorto, ne apartenanta al la koncerna lingvo kaj ordinare signita per citiloj, kursivoj aŭ alia rimedo (ekzemploj: la skribaĵo «Byron» anst. BajronZ; ilia tuta raison d’êtreZ). La koncepto tre parencas al la termino pruntvorto, kiu laŭ la sama vortaro estas "vorto, kiu ne apartenas al la bazo de la koncerna lingvo, sed kiu, pruntite el alia lingvo, estis pli-malpli komplete asimilita (ekz. «reglamento» apud «regularo»)".

Laŭ pli ĝenerala difino temu pri vorto prenita el aliaj lingvoj kaj kies elementoj ne estas parto de la Esperanta vortprovizo, do de la vortprovizo de la Fundamento de Esperanto aŭ de ties oficialaj aldonoj. Ekzemple la vorto helianto, konsistanta el la greka 'heli-' (suno) kaj 'ant-' (floro), de multaj anoj de lingva purismo konsideratus fremdvorto (la difino de PIV nomas ĝin pruntvorto), kvankam agnoskata kiel scienca botanika fakvorto, dum ĝia komuna nomo, konsistanta el pure Esperantaj radikoj kaj de la Esperantistoj larĝe uzata, estas sunfloro.

Simila sistemo ekzistas en ĉiu ajn lingvo de la mondo. Ju pli potenca estas lingvo en difinita epoko ĉu pro sia politika, milita, ekonomia hegemonioj, des pli oftaj estas la fremdaj vortoj derivitaj el tiu lingvo kiuj venas ĉu al najbaraj lingvoj ĉu al kontaktitaj lingvoj. Tio okazis laŭlonge de la historio tra la tuta mondo pri vortoj devenaj el la greka, el la latina, el la araba, el la hispana, franca, angla, japana ktp. Plej verŝajne nuntempe estas la angla kiu "sendas" pli da vortoj al aliaj lingvoj tra la mondo.

Atentindas ke almenaŭ en la internacia vikipedio ne ĉiuj lingvoj faras klaran distingon inter la konceptoj de fremdvorto kaj pruntvorto, sed uzas unu terminon por ambaŭ. Tial nespertuloj pri tia nuanca distingo, kiuj referencas al alilingvaj klarigoj, povas facile konfuzi ambaŭ konceptojn.

La scienco kiu studas la devenon de vortoj estas etimologio.

En multaj lingvoj, inklude Esperanton, kaj depende de la lingvotavolo, oni konsideras evitinda la uzadon de fremdaj vortoj, konsiderinte ties neceson, utilecon, rivalecon kun propra vorto ktp. La lavango de fremdaj vortoj - ĉu fremdvortoj ĉu pruntvortoj - estas konsiderata ofte kiel atako al la pureco de la lingvo.

Laŭ la ekzemploj donitaj de PIV eblas diferencigi, ke pruntvorto estas vorto skribita laŭ nur esperantlingvaj literoj kaj laŭ la esperantlingcaj gramatikaj reguloj, dum fremdvorto skribiĝas laŭ la ortografio kaj gramatiko de la origina lingvo. Tamen povas esti pli malfacile vidi la diferencon se fremdlingva substantivo hazarde finiĝas per -o kaj ne havas literon fremdan al Esperanto en si. Tio povas facile okazi ĉe iuj vortoj el fontoj italaj, hispana, portugala aŭ de alia romanida lingvo.

Ekzemplo de tia "bone kaŝita" fremdvorto estas la fremda gastvorto “ghetto”. Ĝin Zamenhofo uzis nur unu fojon kaj mem neniam ĝin metis en vortaron: probable “ghetto” neniam de li estis intencita kiel efektiva Esperanta vorto kun vera O-finaĵo, sed kiel momente gastanta fremda vorto, kiu hazarde finiĝas per “o”. Tamen en la unua eldono de PIV el 1970 la vorto aperis sen citiloj, kaj en la formo ghett/o, kvazaŭ ghett' estus normala esperanta vortradiko.[2] La vorto “ghetto” senŝanĝe aperis ankaŭ en la eldonoj de PIV en 2002 kaj 2005, kaj nur en la kvara eldono de 2020 anstataŭiĝis fare de la pruntvorto geto. Oni povas kompari kun tio la vorton “sennora” (por sinjorino), arkaika skribo de hispana vorto, kiu aperis en la PIV de 1970, sed kiu malaperis kiel kapvorto el PIV 2005 (ĝi tamen aperas en ekzemplo sub “kavalir/o”). Ankaŭ “sennora” estis tia gasta fremdvorto, kiam ĝi aperis unu solan fojon en la libro “La Rabeno de Baĥaraĥ[2] de Heinrich Heine, tradukita al Esperanto per Zamenhofo.

  1. artikolo fremdvorto en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), en la reta eldono de 2020
  2. 2,0 2,1 notoj de Bertil Wennergren pri eraroj forigitaj en la eldono de PIV 2020

Developed by StudentB