Friedrich ENGELS, Esperante ankaŭ Frederiko ENGELSO (naskiĝis la 28-an de novembro 1820 en Barmen (hodiaŭ Vupertalo), (Prusio), mortis la 5-an de aŭgusto 1895 en Londono) estis germana politikisto, ekonomikisto kaj teoriulo de komunismo. Li estis la precipa kunlaboranto de Karlo Markso, kun kiu li multajn verkojn kunverkis, tiel ke oni kutime eldonas la verkaron de ambaŭ aŭtoroj kune: Markso-Engelso-Verkaro (germane: Marx-Engels-Werke, mallongigita: MEW.