Fulereno

Fulerenoj estas speciala grupo de makromolekuloj, kiuj konstruiĝas senescepte (nur) el karbonatomoj kaj kiuj montras la formulon de . Ili prezentas la trian elementan modifaĵon de karbono (krom diamanto kaj grafito). La unua publikaĵo pri fulerenoj aperis la 14-an de novembro en 1985 en la gazeto Nature. La malkovristo estis Robert F. Curl juna (Usono), Sir Harold W. Kroto (Anglio) kaj Richard E. Smalley (Usono), kiuj ricevis pro tio en 1996 Nobel-premion pri kemio. La plej konataj kaj stabilaj reprezentantoj havas la kemian formulon , , , , , , , , . La plej forte esplorita fulereno estas , kiun oni nomis post arkitekto Buckminster Fuller Buckminster-fulereno (Bakminster-fulereno) , ĉar ĝi similas al la de li konstruita geodezia kupolo. Ĝi konsistas el 12 kvinanguloj kaj 20 sesanguloj. Ĉar futbalpilko havas similan strukturon, oni ofte nomas ĝin futbala molekulo.

bildo 1: strukturo de C60
bildo 2: futbalpilko kiel modelo por C60-fulerena molekulo

Developed by StudentB