Fundamenta forto

En fiziko, kialo por iu ajn akcelo aŭ aliaj ŝanĝoj en movoj estas fortoj. Esplorante la naturon oni povas vidi preskaŭ senliman kvanton de diferaj fortoj: forto de pezo, de tensio, de elasteco, de froto, de aera rezisto, de eksplodo ktp. Sed kiam oni eksciis la atoman strukturon de substanco, fizikistoj komprenis ke ĉiuj tiaj fortoj eblas priskribi per interagoj inter atomoj kaj elektronoj. Do ĉiuj fortoj eblis priskribi kiel formoj de elektromagnetaj interagoj, krom tiuj de gravitaj interagoj inter masoj. Tiuj du fortoj estis nomitaj fundamentaj fortoj de fiziko.

En 1930-aj jaroj oni malkovris la nukleon de atomo kaj ĝian fajnan strukturon (protonojn kaj neŭtronojn). Gravito aŭ elektromagneta forto ne povis klarigi kio tenas protonojn kaj neŭtronojn kune. Pro tio oni postulis trian fundamentan forton - la fortan nuklean forton. Poste oni ankaŭ bezonis la kvaran, ĉar alie ne eblis kompreni kelkajn interagojn en kvantuma mondo, ekzemple disfalon de liberaj neŭtronoj. Tiun forton oni nomis malforta nuklea forto.

Do, en moderna fiziko la kvar fundamentajn fortojn de la universo oni nomas:

Ĝis nun tio sufiĉas por kompreni iun ajn forton aŭ interagon, kiun la scienco konas.

Nuntempe por ĉiu fundamenta forto oni postulis ekziston de partiklo, kiu tenas ĝin. Tiu nomiĝas kalibra bosono.


Developed by StudentB