Fundamento aŭ bazo estas en la konstruado masonaĵo servanta kiel bazo por konstruaĵo.[1] Pli precize ĝi utilas por transpasi la ŝarĝon el la supraj elementoj al la grundo por ke tiuj ne suferu.
Laŭ Francisko Azorín bazo estas Malsupra, subportanta parto de objekto, de konstruelemento.[2] Kaj li indikas etimologion el greka basis kaj el latina basis.[3]
Laŭ Francisko Azorín fundamento estas Masonaĵo servanta kiel apogbazo por konstruaĵo, ofte sur plej firma fundo de tereno.[4] Kaj li indikas etimologion el latina fundamentum (fondaĵo),[5] kaj li aldonas terminon fundamenti, por fari la bazon de konstruotaĵo.[6]
En transa senco la vorto "fundamento" signifas bazo por alia afero, ekzemple la Fundamento de Esperanto.