Fungoscienco

Fungo

Fungosciencofungologio,[1], antaŭe ĝis 2020 alternative ankaŭ (sed nun evitinde) mikologio[2] kaj micetologio,[3] estas scienco pri fungoj, pri ilia taksonomio, morfologio, biologio, fiziologio, biogeografio, ilia rolo en la naturo kaj en la vivo de homoj.

Charles de l'Écluse, "Rariorum plantarum historia : Fungorum in Pannoniis observatorum brevia historia" (1601). En tiu libro aperis bildoj de 117 fungoj el okcidenta Hungario. La fungosciencisto Jean-Jacques Paulet proponis en 1795 la nomon «mikologio» (france mycologie), oni favoris ĉi-tiun nomon kontraŭ «fungologio» (france fungologie).

Fitopatologio estas grava fako de fungoscienco. Jam en la notoj de antikvaj popoloj (asiroj, babilonianoj, grekoj) kaj en skriboj de la judoj aperas mencio de malsaniĝo de plantoj, ĉefe de cerealoj. Ili tiam ne konis la fungon mem kiel damaĝulon, sed mallaŭdis la pli superajn fortojn, parte la malfavoran veteron.

  1. artikolo fungologio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio; en la unua eldono de 1970 sur paĝo 325
  2. artikolo mikologio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio; en la unua eldono de 1970 sur paĝo 694, ankoraŭ ne nomata evitinda
  3. artikolo micetologio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio; en la unua eldono de 1970 sur paĝo 693, ankoraŭ ne nomata evitinda formo

Developed by StudentB