Galicio | ||
pole Galicja, ĉeĥe Halič, ukraine Галичина, latine Galicia | ||
historia teritorio | ||
Galicio en 1881
| ||
|
||
Deveno de nomo: laŭ urbo Galico | ||
Landoj | Aŭstria imperio tiama, Aŭstrio-Hungario tiama | |
---|---|---|
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Galicia-volinia princlando | |
Montaro | Karpatoj | |
Najbaris kun | Departemento Oravio | |
Parto(j) | Respubliko Krakovo, Bukovino | |
Urboj | Krakovo, Lvivo, Rzeszów | |
Riveroj | Vistulo, Prut, San | |
Areo | 82 500 km² (8 250 000 ha) 1772–1775 | |
- plej granda | 140 000 km² (14 000 000 ha) 1795–1809 | |
- malplej granda | 78 500 km² (7 850 000 ha) 1849–1918 | |
Loĝantaro | 8 082 000 (1911) | |
Loĝigo | 6-a jarcento | |
Situas nun en | Pollando, Ukrainio | |
Germanlingva mapo de Galicio (1836)
| ||
Administra mapo de Galicio en 1914
| ||
Situo de Galicio rilate al Ukrainio kaj Pollando
| ||
Vikimedia Komunejo: Galicia (Central Europe) | ||
Retpaĝo: halychyna.org | ||
Galicio estas historia landareo en okcidenta Ukrainio kaj suda Pollando, kiu kongruas grandparte kun la samnoma aŭstra-hungara reĝlando Galicio kaj Lodomerio. Dum la frua mezepoko la princlando Galicio-Volinio estis parto de la slava Kieva Regno, poste de la Grandduklando Litovio. Ĉefurbo de la princlando estis la nuna ukraina urbo Lvivo.
Distrikto Galicio - germane Distrikt Galizien, pole Dystrykt Galicja, ukraine Дистрикт Галичина - inter la jaroj 1941 kaj 1944 estis la nomo de teritorio de la historia regiono Galicio en tiu periodo kadre de la Dua Mondmilito okupita fare de nazia Germanio, sed ne integrita en la teritorion de la tiel nomata "Grandgermana Regno". La teritorio ĝis la jaro 1939 estis parto de la Dua Pola Respubliko, kaj post la 17-a de septembro 1939 pro la Pakto Ribbentrop-Molotov estis konkerata fare de Sovetunio.