Galileo (loktrova sistemo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Galileo
Emblemo de Galileo
Galileo lanĉo sur Sojuz raketo je la 21-a de oktobro 2011

Galileo loktrova sistemo estas kunlaborprojekto inter EKA kaj EU pri fari civilan varianton de la Usona tutmonda loktrova sistemo (ang. GPS). La projekto longe estis kaj daŭre estas survoje kaj oni atendas ke ĝi funkcios ekde 2020. Oni atendas ke la tutkosto de la projekto kreskas al 5,3 miliardoj euroj kiam ĝi finas laŭplane.

Je la 21-a de oktobro 2011 la unuaj du satelitoj estis lanĉintaj ekde la lanĉejo apud Kourou. La satelitoj portas knab(in)ajn nomojn el tuta Eŭropo. La unuaj du nomiĝas Thijs kaj Natalia. Intertempe kvar satelitoj estas lanĉitaj (decembro 2013).

La unuaj servoj bazitaj sur konstelacio da 18 satelitoj verŝajne estos lanĉataj ekde 2014, dum la kompleta konstelacio kun 30 satelitoj kun ĉiuj servoj ne estos preta antaŭ 2020.


Developed by StudentB