Pierre Paul Henri Gaston DOUMERGUE (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1963 en Aigues-Vive, departemento Gard, mortis la 18-an de junio 1937 samloke) estis franca ŝtatisto kaj politikisto dum la Tria Respubliko, 13-a Prezidanto de la Respubliko.
Dum du postenperiodoj, Doumergue funkciis kiel Ĉefministro de Francio dum ses monatoj en 1914 kaj denove ses monatojn en 1934. Inter 1924 kaj 1931 Doumergue funkciis kiel Prezidanto de Francio dum periodo kiu inkluzivis 12 malsamajn registarojn. Doumergue estis la nura franca ŝtatestro krom Henriko la 4-a, Reĝo de Francio kiu estis origine protestanta kristano. Interalie, Doumergue estis la unua prezidanto se temas pri geedziĝi dum en oficejo.