Geolingvistiko estas unu el la branĉoj de lingvistiko, kies enhavo ege malsamas depende de la diversaj lingvaj skoloj. Iuj lingvistoj vidas ĝin kiel branĉon de lingva geografio, aliaj vidas ĝin pli larĝe kiel specon de homa geografio. Laŭ la rusa profesoro S.N. Kuznetsov "ne ekzistas unueco por kompreni la taskojn kaj limojn de geolingvistiko. Pluraj vidpunktoj konkurencas unu kun la alia. Iuj esploristoj strebas minimumigi la kampon de geolingvistiko, dum aliaj male atribuas al ĝi la signifon de ia planeda modelo priskribanta la tutmondan lingvan situacion"[1].
Unu akademia tradicio konsideras la konceptojn "geografio de dialektoj", "lingva geografio" kiel sinonimojn por geolingvistiko[2]. La redukto de geolingvistiko al la disvolviĝo de lingvaj mapoj estas tipa por la ĉina[3], la franca, la japana[4], la rusa[1] kaj la hispana. En la germana, la koncepto de geolingvistiko estas konsiderata sinonima kun la terminoj Sprachgeographie ("lingvogeografio"), Dialektgeographie ("dialekta geografio") kaj Areallinguistik ("area lingvistiko").
Ekzistas kelkaj asocioj [en] kiu arigas specialistojn pri geolingvistiko, La plej famaj el ili estas la Azia Geolingvistika Societo (Japanio), la Internacia Societo de Dialektologio kaj Geolingvistiko (Eŭropo) [5] kaj la Geolinguistic Society (Usono). Du fakaj revuoj estas eldonitaj: Geolinguistics, eldonita de la Usona Geolingvistika Societo kaj Géolinguistique, eldonita de la Universitato de Grenoblo.
La Geolingvistika Socio de Ameriko interpretas geolingvistikon kiel "akademian disciplinon, kiu analizas la konsekvencojn de la geografia loko, distribuo kaj strukturo de diversaj lingvoj ene de tempa strukturo, aŭ izolite aŭ en kontakto kaj / aŭ konflikto inter si. Ĝi estis origine difinita de la fama lingvisto kaj esperantisto Mario Pei kiel filio de la lingvistiko, kiu estos uzata por esplorado la problemojn pri funkciado de lingvo pere de interfakaj aliroj"[6]. La Societo celas la kolekton kaj disvastigon de "scioj pri modernaj lingvoj de la mondo, dialektoj kaj aliaj lingvovariaĵoj en la kunteksto de ilia disvastigo kaj uzo, ilia relativa praktika signifo, ilia perceptita utilo kaj reala alireblo al ekonomiaj, politikaj kaj kulturaj vidpunktoj, ilia genetika, historia kaj geografia identigo kaj uzo en parola kaj skriba formo”. Ĝi ankaŭ mencias la intereson de la Societo pri "lingva geografio, interlingvaj kontaktoj kaj konfliktoj, lingva planado, lingvopolitiko, lingva edukado kaj pli vastaj aspektoj de socilingvistiko".