George Byron

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
George Byron
Lord Byron en albana vestaĵo
Lord Byron en albana vestaĵo
Persona informo
George Gordon Byron
Naskonomo George Gordon Byron
Naskiĝo 22-an de januaro 1788 (1788-01-22)
en Civito de Vestminstro
Morto 19-an de aprilo 1824 (1824-04-19) (36-jaraĝa)
en Misolongi
Mortis per Sepso Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Nottinghamshire Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (1801–)
Reĝlando de Granda Britio (–1801) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lernejo Harrow (1801–)
Universitato de Kembriĝo
Trinity College
Aberdeen Grammar School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo George Byron
Memorigilo George Byron
Familio
Patro John Byron Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Catherine Gordon Byron (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Augusta Leigh Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anne Isabella Byron (1815–1816)
Claire Clairmont Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Claire Clairmont
Augusta Leigh
Margarita Cogni (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ada Lovelace
 ( Anne Isabella Byron)
Elizabeth Medora Leigh
 ( Augusta Leigh)
Allegra Byron
 ( Claire Clairmont) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
taglibristo
militisto
verkisto
libretisto
aristokrato
tradukisto
dramaturgo
aŭtobiografo
kantotekstisto
politikisto
philhellene (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Teatra arto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Childe Harold's Pilgrimage ❦
Don Juan ❦
Manfred vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Gordon Noel BYRON (6-a barono Byron de Rochdale, esperante Georgo Bajrono[1]; naskiĝis la 22-an de januaro 1788 en Londono, mortis la 19-an de aprilo 1824 en Misolongi, Grekio) estis angla-skota verkisto.

Nomata ankaŭ Lord Byron aŭ la 6-a barono Byron de Rochdale, li estis en sia tempo la plej populara anglalingva poeto. Liaj plej konataj verkoj estas la epopeoj "Childe Harold's Pilgrimage" (Pilgrimado de Childe Harold) kaj "Don Juan" (Don Johano). Tiu ĉi lasta restis nefinita. Li estis ankaŭ nobelo kaj politikisto.

Li estis nepo de John Byron, esploristo de la Suda Pacifiko kaj brita admiralo. Lord Byron estis patro de Ada Lovelace. Li krome estas konata kiel grava partoprenanto de la greka revolucio. Sed lia graveco fontas el lia elstara rolo en disvastigo de la sento de Romantikismo kaj kiel aŭtoro de mallongaj poemoj kiel She walks in beauty, When we two parted, kaj So, we'll go no more a roving kaj de pli longaj rakontaj poemoj Childe Harold's Pilgrimage kaj Don Juan. Li estas konsiderata unu el la plej grandaj britaj poetoj kaj pluestas amplekse legata kaj influa — kaj en la anglalingva mondo, kaj ekster ĝi.

Li veturis etende tra Eŭropo, ĉefe en Italio, kie li vivis dum sep jaroj en la urboj Venecio, Raveno kaj Pizo. Dum sia restado en Italio li ofte vizitis sian amikon, poeton Percy Bysshe Shelley.[2] Poste Byron aliĝis al la Greka milito de sendependiĝo kaj luktis kontraŭ la Otomana Imperio, pro kio la Grekoj admiras lin kiel nacian heroon.[3] Li mortis en 1824 je aĝo de 36 el febro kiun li ekhavis en Misolongi.

La graveco de Byron fontas ne nur el liaj verkoj, sed ankaŭ el lia romantika vivo, kiun karakterizis aristokrataj ekscesoj, grandaj ŝuldoj, multnombraj amaferoj (kaj kun viroj, kaj kun virinoj, inkluzive eblan amrilaton kun sia duonfratino),[4] kaj memdecidita ekzilo. Li estis fame priskribata de Lady Caroline Lamb kiel "mad, bad and dangerous to know" (freneza, malica kaj danĝera se konata).[5]

Lia nura legitima infano, nome lia filino Ada Lovelace, estas konsiderata kiel la unua komputilprogramisto bazita sur siaj notoj pri la Analizilo de Charles Babbage.[6][7][8] Inter ekstergeedzaj filoj de Byron estis Allegra Byron, kiu mortis en infanaĝo, kaj eble Elizabeth Medora Leigh.

  1. PIV 2005
  2. Tony Perrottet (2011). "Lake Geneva as Shelley and Byron Knew It". The New York Times. [1] Alirita la 15an de Majo 2018.
  3. "Byron had yet to die to make philhellenism generally acceptable." – Plomer (1970).
  4. "Byron as a Boy; His Mother's Influence — His School Days and Mary Chaworth" (PDF). The New York Times. 26a de Februaro 1898. [2] Alirita la 15an de Majo 2018.
  5. Castle, Terry, "'Mad, Bad and Dangerous to Know'", The New York Times. Kontrolita {{subst:FormatoDato|2008-11-19}}.
  6. Fuegi, J; Francis, J (October–December 2003). "Lovelace & Babbage and the creation of the 1843 'notes'". Annals of the History of Computing, IEEE (volume 25, number 4): 16–26. doi:10.1109/MAHC.2003.1253887.
  7. Phillips, Ana Lena (November–December 2011). "Crowdsourcing Gender Equity: Ada Lovelace Day, and its companion website, aims to raise the profile of women in science and technology". American Scientist. 99 (6): 463. [3]
  8. "Ada Lovelace honoured by Google doodle". The Guardian. 10a de Decembro 2012. [4] Alirita la 15an de Majo 2018.

Developed by StudentB