Germanio

Ĉi tiu artikolo temas pri lando en Eŭropo. Por kemia elemento rigardu la paĝon Germaniumo.
Federacia Respubliko Germanio[1]
Federacia Respubliko Germanujo[2]
Bundesrepublik Deutschland

Flago de Germanio

Blazono de Germanio

Flago Blazono
Nacia himno: national anthem of Germany
Nacia devizo: “Einigkeit und Recht und Freiheit”

(Germana por: Unueco, justo kaj libero)

suverena ŝtato (–)
jurŝtato
sociala ŝtato
lando
lando ĉe la Balta Maro Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Berlino
Oficiala(j) lingvo(j) germana lingvo
Plej ofta(j) religio(j) protestanta, katolika
Areo 357 168 km²
Loĝantaro 84 358 845 (2022)
Loĝdenso 266 loĝ./km²
Horzono UTC+01:00;
somere UTC+02:00
Interreta domajno de
Landokodo DEU
Telefona kodo +49
Plej alta punkto Zugspitze
Plej malalta punkto Neuendorf-Sachsenbande
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Frank-Walter Steinmeier
Ĉefministro Olaf Scholz
Parlamento Bundesrat kaj Bundestag
Nacia tago 3-a de oktobro, Tago de la germana unueco (ekde 1990)
Ekonomio
Valuto eŭro (EUR)
MEP laŭ 2013[3]
– suma 3 636 miliardoj da USD
– pokapa 44 999 USD
Esperanto-movado
Landa E-asocio Germana Esperanto-Asocio
vdr
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri germana federaciismo.

GermanioGermanujo estas demokrata federacia ŝtato en Mezeŭropo. Najbaraj ŝtatoj estas Danio, Pollando, Ĉeĥio (Landlimo de Ĉeĥio kaj Germanio), Aŭstrio, Svislando, Francio, Luksemburgo, Belgio kaj Nederlando; la Norda Maro kaj la Balta Maro estas la naturaj ŝtataj limoj en la nordo.

La oficiala titolo estas germane Bundesrepublik Deutschland [BUNdesrepubli:k DOJĈlant] (Pri tiu ĉi sono aŭskultu), kiu estas vortkreaĵo de la unua ŝtata prezidanto post la Dua Mondmilito, Theodor Heuss - en Esperanto Federacia Respubliko Germanio laŭ la gazetara kaj informa centro de la federacia registaro de GermanioFederacia Respubliko Germanujo laŭ listo de la ŝtata ministerio pri eksteraj rilatoj.[2] La federacia ĉefurbo kaj registara centro estas Berlino laŭ artikolo 22/1 de la konstitucio; sed multaj ministraj laborlokoj kaj kelkaj federaciaj institucioj ankoraŭ restas en la eksa ĉefurbo (nun: federacia urbo) Bonno. Ekde la germana reunuiĝo de la 3-a de oktobro 1990 ĝi daŭrigas la ŝtatan agadon de la du antaŭaj laŭ la Malvarma Milito dividitaj germanaj ŝtatoj, neformale kutime nomataj okcidenta kaj orienta Germanio, kiuj ambaŭ establiĝis en 1949.

La politika sistemo estas federacia kaj organizita kiel parlamenta demokratio: laŭ artikolo 20 de la konstitucio Germanio komprenas sin kiel demokrata kaj sociala federacia ŝtato kaj kiel jura ŝtato. Ĝi konsistas el 16 parte suverenaj landoj.

Germanio havas pli ol 80 milionojn da loĝantoj kaj post Rusio estas la due plej popolriĉa ŝtato de Eŭropo. La Federacia Respubliko Germanio apartenas al la Eŭropa Unio kaj estas interalie membro de la Unuiĝintaj Nacioj, Nato kaj la G8-ŝtatoj.

  1. laŭ la Gazetara kaj informa centro de la federacia registaro de Germanio
  2. 2,0 2,1 Laŭ la pdf-dosiero Amtliche Übersetzungen für "Bundesrepublik Deutschland"
  3. Raporto de IMF (Internacia Monfonduso)

Developed by StudentB