Germanisches Nationalmuseum | |||||
---|---|---|---|---|---|
nacia muzeo arta muzeo neprofitcela organizaĵo | |||||
Lando | Germanio vd | ||||
Situo | Nurenbergo | ||||
Adreso | Kartäusergasse 1, 90402 Nürnberg | ||||
Estiĝo | 1852 | ||||
Malfermo | 1853 | ||||
Direktoro | G. Ulrich Großmann | ||||
Koordinatoj | 49° 26′ 54″ N, 11° 4′ 32″ O (mapo)49.44833311.075556Koordinatoj: 49° 26′ 54″ N, 11° 4′ 32″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 405 799 | ||||
Filioj | Fördererkreis des Germanischen Nationalmuseums (mul) vd | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.gnm.de | ||||
La Germanisches Nationalmuseum (trad. Germana nacia muzeo) estas muzeo en Nurembergo, Germanio. Fondita en 1852, ĝi estas hejmo de granda kolekto de aĵoj rilate al la germanaj kulturo kaj arto etende el prahistorio ĝis nuntempe. La muzeo estas la plej granda muzeo de Germanio pri kultura historio. El totala havaĵaro de ĉirkaŭ 1.3 milionoj da objektoj (inklude la havaĵojn de biblioteko kaj de Departemento de Presaĵoj kaj Desegnoj), proksimume 25 000 estas ekspoziciataj.[1]
La muzeo estas en la sudo de la historia urbocentro inter Kornmarkt kaj Frauentormauer laŭlonge de la mezepokaj urbomuregoj. Ties enirejo estas ĉe Kartäusergasse kiu estis transformita de la skulptisto Dani Karavan ĝis la Strato de Homaj Rajtoj (germane Straße der Menschenrechte').
Dum la Dua Mondmilito oni detruis parton de la konstruaĵo, kiu estis rekonstruita post la milito laŭ planoj de la arkitekto Sepp Ruf. En 1964 oni decidis haltigi la kolekton ĉe la Ekspresionismo pro administraj tialoj pri la enhavkapablo de la muzeo.