Giambattista Vico | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Giambattista Vico | |||||
Naskonomo | Giovan Battista Vico | ||||
Naskiĝo | 23-an de junio 1668 en Napolo, Reĝlando de Napolo | ||||
Morto | 23-an de januaro 1744 (75-jaraĝa) en Napolo, Reĝlando de Napolo | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | latina • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Napolo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Napolo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Teresa Caterina Destito (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo kolektisto de fabeloj historiisto sociologo juristo vd | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The New Science ❦ De nostri temporis studiorum ratione ❦ De antiquissima Italorum sapientia ❦ De rebus gestis Antonii Caraphaei vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Giambattista VICO (Esperantigita Johanbaptisto Vico; denaske Giovan Battista Vico /ˈviːko/, en itala: [ˈviko]; 23a de junio 1668 – 23a de januaro 1744) estis itala politika filozofo kaj retorikisto, historiisto kaj juristo, de la epoko de la Klerismo. Li kritikis la ekspansion kaj disvolvigon de moderna raciismo, estis defendanto de la Klasika Antikveco, antaŭulo de la sistema kaj kompleksa pensaro, opozicie al la Kartezia analizo kaj al aliaj tipoj de reduktismo, kaj estis la unua eksponanto de la fundamentoj de socia scienco kaj de semiotiko.
La latina aforismo Verum esse ipsum factum ("Kio veras estas precize kio estas farita") stampita de Vico estas frua montro de konstruisma epistemologio.[1][2] Li inaŭguris la modernan fakon de filozofio de historio, kaj, kvankam la termino filozofio de historio ne estas en liaj verkoj, Vico parolis pri "historio de filozofio rakontita filozofie."[3] Kvankam li ne estis historiisma, la nuntempa intereso en Vico kutime estis motivata de historiistoj, kiel Isaiah Berlin, nome historiisto de ideoj,[4] Edward Said, nome literatura kritikisto, kaj Hayden White, metahistoriisto.[5][6]
La intelekta magnum opus de Vico estas la libro La Scienza Nuova (1725, Nova scienco), kiu klopodas sisteman organizadon de la homa scienco kiel unusola scienco kiu registris kaj klarigis la historiajn ciklojn laŭ kiuj socioj supreniras kaj malsupreniras.[7]