Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bellini |
Giovanni Bellini | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Giambellino |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1430 en Venecio, Venecia respubliko |
Morto | 29-an de novembro 1516 (86-jaraĝa) en Venecio, Venecia respubliko |
Tombo | Sanktaj Johano kaj Paŭlo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Familio | |
Patro | Jacopo Bellini |
Frat(in)oj | Gentile Bellini (en) kaj Nicolosia Bellini (en) |
Parencoj | Andrea Mantegna (bofrato) |
Okupo | |
Okupo | pentristo iluministo desegnisto |
Verkoj | Drunkenness of Noah The Clemency of Scipio Allegories |
Giovanni Bellini (Johano), konata ankaŭ per la kromnomo Giambellino (Venecio, ĉirkaŭ 1433 - Venecio, 1516[1]) estis pentristo de la itala Quattrocento. Probable li estas la plej konata membro de familio de pentristoj veneciaj kiuj inkludis lian patron Jacopo, lian fraton Gentile (kiu estis pli alte estimata ol Giovanni dum sia vivo, kvankam la inverso validas hodiaŭ) kaj lian bofraton Andrea Mantegna. Estas konsiderata artisto kiu revolucigis la venecian skolon, progresigante ĝin al stilo pli sentiva kaj kolorema. Danke al uzado de hela oleo kaj malrapida sekigado, Giovanni kreis intensajn kaj riĉajn nuancojn kaj detalajn ombrojn. Lia luksa koloraro kaj la fluaj pejzaĝoj kun hela atmosfero ege efikis sur la skolo de venecia pentrarto, ĉefe ĉe liaj disĉiplo Giorgione kaj Tiziano.