Gir-arbara Nacia Parko

Gir-arbara Nacia Parko
nacia parko, naturrezervejo [+]

Koordinatoj21° 8′ 8″ N, 70° 47′ 48″ O (mapo)21.1355670.79667Koordinatoj: 21° 8′ 8″ N, 70° 47′ 48″ O (mapo) [+]
Akvokolektejo259 km² (25 900 ha) [+]
Areo259 km² (25 900 ha) [+]

Gir-arbara Nacia Parko (Guĝarato)
Gir-arbara Nacia Parko (Guĝarato)
DEC
Lokigo de Guĝarato en Barato
Map
Gir-arbara Nacia Parko

Vikimedia Komunejo:  Gir Forest National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Situo de Gir-Arbaro ( Nacia Parko kaj Faŭno-Rezervejo ).
Gir-arbaraj Nacia Parko kaj Faŭno-Rezervejo.

La Gir-arbara Nacia Parko ( ankaŭ konata kiel Sasan-Gir, ગીર રાષ્ટ્રીય ઉદ્યાન kaj गिर वन ) estas arbaro kaj naturprotektejo en Guĝarato, Barato. Establite en 1965, kun totala areo de 1 412 km² ( proksimume 258 km² por la tute protektita areo ( la Nacia Parko ) kaj 1 153 km² por la Faŭno-Rezervejo ), la arbaro situas 65 km en la sudoriento de Ĝunagad kaj 60 km en la sudokcidento de Amreli.

Ĝi estas la sola hejmo de la pura azia leono ( Panthera leo persica ) kaj estas konsiderita esti unu el la plej gravaj protektitaj areoj en Azio pro siaj subtenataj specioj. La ekosistemo de Gir-Arbaro, kun siaj variaj flaŭro kaj faŭno, estas protektitaj kiel rezulto de la klopodoj de la registara arbara administracio, faŭno-aktivuloj kaj ne-registaraj organizaĵoj. La gir-arbara regiono kaj siaj leonoj estis deklaritaj kiel "protektitaj" en la fruaj 1900-aj jaroj fare de la tiama Navab de la princa ŝtato de Junagadh. Tiu iniciato helpis en la konservado de la leonoj kies populacio subfalis al nur 15 pro buĉado por trofeoĉasado.

La censo de aprilo 2010 registris la leono-nombron de 411 en Gir-Arbaro, pliiĝon de 52 kompare kun tiu de 2005. La leona bredado-programo kovrante la parkon kaj ĉirkaŭan regionon bredis proksimume 180 da leonoj en kaptiveco ekde sia komenco.


Developed by StudentB