Giuseppe VERDI ([d͡ʒuˈzɛppe ˈverdi]; Esperantigite: Ĝuzeppe Verdi) (naskiĝis la 9-an de oktobro 1813, ĉe Busseto, tiam en Provinco de Parmo, mortis la 27-an de januaro 1901 en Milano) estis itala komponisto, de la epoko de Romantisma muziko, konata ĉefe pro siaj operoj.
Li estas konsiderata, kun Richard Wagner, la elstara operkomponisto de la 19a jarcento.[1] Verdi hegemomiis en la itala opera scenejo post la epokoj de Bellini, Donizetti kaj Rossini. Liaj verkoj estas ofte plenumitaj en operejoj tra la tuta mondo kaj, trans la limoj de la ĝenro, kelkaj el liaj temoj ekdelonge enradikiĝis en la populara kulturo, kiaj ekzemple "La donna è mobile" el Rigoletto, "Libiamo ne' lieti calici" (La drinkokanto) el La traviata, "Va, pensiero" (La ĥoro de la judaj sklavoj) el Nabucco, la "Coro di zingari" (Ambosa ĥoro) el Il trovatore kaj eble ĉefe la "Triumfa Marŝo" el Aida.
Movita de la morto de samlandano Alessandro Manzoni, Verdi verkis Rekvieman Diservon en 1874 honore al Manzoni, verko nun konsiderata kiel majstroverko de la tradicio de oratorio kaj atestaĵo pri lia kapablo ekster la fako opero.[2] Idealisto kaj politike engaĝiĝinta, li restis – kun Garibaldi kaj Cavour – simbola figuro de la reunuiga procezo (nome Risorgimento) de la Itala duoninsulo.