Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gjumri (stacidomo). |
Gjumri | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Armenio urbo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3101–3126 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 121 976 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 640 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 47′ N, 43° 50′ O (mapo)40.78333333333343.833333333333Koordinatoj: 40° 47′ N, 43° 50′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 509 m [+] | ||||
Areo | 46,2 km² (4 620 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gyumri [+] | |||||
| |||||
Gjumri (armene Գիումրի) estas la historia urbo (en Armenio) Kumajri, hodiaŭ nomata Gjumri. Dum la regado de la Rusia Imperio ĝi estis nomata Aleksandropolo kaj dum la sovetia periodo Leninakan. Ĝi estas la dua plej grava urbo de Armenio post Erevano, la landa ĉefurbo. Ĝi troviĝas proksime de la landlimo kun Turkio.[1] La nuna nomo, Gjumri aŭ Gumru venas de la unua armena respubliko.[2]
En tiu ĉi urbo estis subskribita la Traktato de Aleksandropolo, interkonsento inter Armenio kaj Turkio kiu metis finon al la milito inter ambaŭ ŝtatoj kaj per ĝi ankaŭ finiĝis la revo pri la Granda Armenio kiun projektis la Traktato de Sevres en (1920).[3]
La urbo estis severe damaĝita pro la tertremo de la 7-a de decembro 1988 en la areo de Spitak; tiu ĉi katastrofo detruis la duonon de la konstruaĵoj de la urbo, kaŭzinte la morton de pli ol 15 000 personoj.
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 121 976 loĝantoj sur areo de 46,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 640 loĝantoj/km². Ĝi estas la provinca ĉefurbo de Ŝirako.[4]