Gluono

En partikla fiziko gluonoj (de la angla glue - gluo) estas elementaj partikloj kiuj transdonas fortan nuklean forton. Ili tenas kune kvarkojn en hadronoj kaj protonojn kaj neŭtronojn en atomkerno.

Pli science, gluonoj estas vektoraj kalibraj bosonoj, kiuj respondecas pri fortaj interkoloraj rilatoj en kvantuma kolordinamiko. Malsimile al neŭtraj fotonoj, kiuj transdonas elektromagnetan forton en kvantuma elektrodinamiko, gluonoj mem estas influitaj per forto, kiun ili transdonas. Forta nuklea forto influas al gluono ĉar ĝi mem havas kolorŝargon, kvazaŭ interagante kun si mem. Pro tio kvantuma kolordinamiko iĝas multe pli komplika ol kvantuma elektrodinamiko.


Developed by StudentB