God Defend New Zealand | ||
---|---|---|
Dio Defendu Nov-Zelandon | ||
nacia himno | ||
lando | Nov-Zelando | |
kantoteksto | Thomas Bracken, 1870-aj | |
muziko | John Joseph Woods, 1876 | |
ekde | 1940 (kiel nacia kanto) 1977 (kiel nacia himno) | |
muzika ekzemplo | ||
"God Defend New Zealand"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
| ||
Dio Defendu Nov-Zelandon (angle God Defend New Zealand) estas unu el du naciaj himnoj de Nov-Zelando. La dua estas la himno God Save the Queen. La kantoj havas egalan statuson, sed Dio Defendu Nov-Zelandon estas pli ofte uzata kaj kutime nomata "la nacia himno de Nov-Zelando". Originale ĝi estis verkita kiel poemo. Rezulte de konkurso en 1876 oni elektis por ĝi melodion. Ĝia populareco kreskadis dum jaroj, ĝis kiam en 1977 ĝi estis nomita la dua nacia himno de Nov-Zelando.
La himno estas dulingva: angla kaj maoria. La tekstoj en la du lingvoversioj havas iom diversajn signifojn. Kiam la nacia himno estas ludata en oficialaj okazaĵoj, kutime oni kantas la unuajn strofojn de la angla kaj la maoria versioj.