Gostinij dvor estas historia kaj arĥitektura monumento de la 18-a jarcento, en la pasinteco - la centra pogranda Gostinij dvor, ekde la komenco de la 20-a jarcento - ĉiovendejo. Ĝi estis Konstruita laŭ la dezajno de la arĥitekto Jean-Baptiste Vallin de la Mothe. Objekto de kultura heredaĵo de la popoloj de la Rusa Federacio de federacia signifo, kiel konstruaĵo en la historia centro de Sankt-Peterburgo, ĝi estas sub la protekto de Unesko. Situante ĉe Nevskij prospekt, 35, ĝi okupas blokon inter Nevskij prospekt, Strato Sadovaja, Strato Lomonosova kaj Perinnaja Linija. La vestiblo de la metrostacio Gostinij dvor malfermiĝas en la konstruaĵo.
La podetala spaco de Gostinij dvor estas 13 000 m², dum la areo de la tuta komplekso de ĉiovendejaj konstruaĵoj estas 78 000 m².[2]
- ↑ Большой Гостиный двор. Arkivita el la originalo je 2016-03-12. Alirita 2022-10-31 .
- ↑ Деловой Петербург Корр:Елена Чигарева (10:07 26 majo 2008). “Гостиный двор пустит инвесторов”, Деловой Петербург ISSN 16061829 (Online).