Gota lingvo

Gota
𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺 (Gutisk), 𐌲𐌿𐍄𐌰𐍂𐌰𐌶𐌳𐌰 (Gutarazda)
mortinta lingvo • antikva lingvo • formortinta lingvo
Orientĝermana lingvaro
Parolita en Skitio (tiam nomita Oium), Dakio, Itala duoninsulo, Gallia Narbonensis, Iberio, Krimeo
Parolantoj 0
Skribo Gota alfabeto, foje ankaŭ latinida skribo
Morto ĉ. la 9-a jarcento, kelkaj parolantaj komunumoj povas travivi ĝis la 17-a jarcento
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Ĝermana
Orientĝermana
Lingva statuso 6 formortinta
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 got
  ISO 639-3 got
  Glottolog goth1244
Angla nomo Gothic
Franca nomo gotique
Vikipedio
vdr

La gota lingvo - sialingve 𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺𐍉 𐍂𐌰𐌶𐌳𐌰 (gutisko razda), aŭ pli koncize 𐌲𐌿𐍄𐌰𐍂𐌰𐌶𐌳𐌰 (gutarazda) respektive 𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺 (gutisk) - estis antikva ĝermana lingvo kiu floris en la 6-a jarcento post la disfalo de la romia imperio, kiam la gotoj regis Iberion, Septimanion (sudan Gaŭlion) kaj Italion, inter aliaj. Nun mortinta, ĝi estas antikva kuzo de la moderna angla kaj germana lingvoj.

La gota lingvo restas en nur deko de dokumentoj, sed tiuj estas la plej antikvaj skriboj de iu ajn ĝermana lingvo. Tial ĝia studo multe helpis lingvosciencon. La plej fama el la dokumentoj estas la Arĝenta Libro, luksa evangeliaro.

Ĉar la gotoj estis kristanigitaj de Vulfilo, misiisto el Konstantinopolo, la gota estas skribita en skribo grekeca kun aldonaj runoj, ne latina[1]. Antaŭ la gotoj kristaniĝis, ili skribis per runoj. Pli da informo pri la gota alfabeto troviĝas ĉe Skriboj de la Mondo.

Familinomoj hispanaj kun finaĵo de -ez (ekzemple, Fernández, González) estas el gota origino.

  1. Pri la ellaborado de la gota alfabeto, vidu Fausto Cercignani, The Elaboration of the Gothic Alphabet and Orthography, en Indogermanische Forschungen, 93, 1988, 165-185.

Developed by StudentB