Gramatika nombro

Gramatika nombro estas fenomeno, kie vortoj en certaj lingvoj fleksias aŭ havas malsamajn formojn por indiki la kvanton de la indikitaj aferoj. La plej kutima gramatika distingo estas inter ununombro (singularo) kaj multenombro (pluralo), kelkaj lingvoj (ekz. la araba kaj sanskrito) havas dunombron por esprimi la nombron "du". Tiukaze, pluralo estas "pli ol du". Estas lingvoj kun trinombro por nombro "tri", kaj eĉ kvarnombro por "kvar". Male, kelkaj lingvoj, kiel Kiriri ne havas gramatikan indikon por nombroj.

En hindeŭropaj lingvoj, kvar vortoklasoj prezentas gramatikan nombron: substantivoj, adjektivoj, pronomoj kaj verboj. En kelkaj lingvoj de tiu grupo, kiuj havas artikolon, ankaŭ la artikolo varias laŭ nombro. Oni povas dividi la gramatikan nombron en hindeŭropaj lingvoj en tri tipoj: nombro de noma grupo, nombro de verbo, nombro de persona pronomo. En kelkaj hindeŭropaj lingvoj, kiel la angla, tiu fenomeno estas jam tre simpliigita, en aliaj, daŭras malsimpla.


Developed by StudentB