Griza urso

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza urso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Ursedoj Ursidae
Genro: Urso Ursus
Specio: Bruna urso U. arctos
Subspecio: U. a. horribilis
Ursus arctos horribilis
(Ord, 1815)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Nuna kaj historia vivregionoj de la griza urso en Nordameriko
Nuna kaj historia vivregionoj de la griza urso en Nordameriko
Nuna kaj historia vivregionoj de la griza urso en Nordameriko
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La griza urso estas potenca, brune flava urso vivanta en la altebenaĵoj kaj montoj de okcidenta Nordameriko. Tradicie oni konsideras ĝin subspecio, Ursus arctos horribilis, de la nordamerika bruna urso.

Griza ursino en Nacia Parko Yellowstone (Usono)

Grizaj ursoj povas plenkreske pezi de 180 ĝis 680 kg; la virurso kutime estas meze 1,8 oble pli peza ol la ursino, ekzemplo de seksa dimorfismo. Ilia koloro multe varias laŭ la geografiaj regionoj, de blondo ĝis malhel-bruno aŭ nigro. Oni iam pensis ke ĉi tiuj diferencoj ŝuldiĝis al diferencoj de subspecioj, sed nun oni opinias ke ilin kaŭzas diferencoj en la naturmedioj kie vivas la ursoj, precipe diferencoj de dieto kaj temperaturo.

La griza urso havas grandan ĝibon inter la ŝultroj kiu estas muskolaro uzata por doni povon al la antaŭ kruroj dum fosado. La kapo estas granda kaj ronda kun konkava vizaĝprofilo. Spite sian grandecon, ĉi tiuj ursoj povas kuri je rapideco de ĝis 55 km hore.

Kvankam la grizaj ursoj kutime vivas sole kaj aktivas nokte, en marbordaj regionoj ili kuniĝas apud riveroj kaj riveretoj dum la salma frajado. Ĉiun duan jaron la ursinoj naskas unu ĝis kvar (plej ofte du) ursidojn, kiuj estas malgrandaj kaj pezas ĉ. 500 gramojn. La ursinoj protektas sian idojn feroce.

La nuna vivteritorio de la griza urso etendiĝas de Alasko suden tra la plej granda parto de Kanado ĝis norda parto de nordokcidenta Usono (Idaho, Montano kaj Vajomingo). Iam tiu nearktisa besto vivis en la plej granda parto de okcidenta kaj suda Usono, sed ĝin oni ekstermi en ĉi tiuj regionoj. Oni atendas ke la reenkondukado de la griza urso en tiuj regionoj kie ĝi iam loĝis estos malfacila kaj pro tio ke reenkondukado de tiel granda besto al regionoj aprezataj por agrikulturo kaj la bredado de hejmbestoj elvokos rezistadon kaj necesigos severan kontroladon kaj pro la malrapidaj reproduktaj kutimoj (ursoj investas multan tempon je la edukado de siaj idoj).


Developed by StudentB