Guillermo del Toro

Guillermo del Toro
Oskar-premiito
Persona informo
Guillermo del Toro
Naskiĝo 9-an de oktobro 1964 (1964-10-09) (59-jaraĝa)
en Gvadalaharo
Religio agnostikismo vd
Lingvoj hispanaangla vd
Loĝloko Los-AnĝelesoGvadalaharo • Toronto vd
Ŝtataneco Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo filmreĝisoro
televida aktoro
televida produktoro
visagiste (en) Traduki
ŝminkisto
filmaktoro
romanisto
filmproduktoro
scenaristo
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1985– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guillermo del Toro Gómez [giĜERmo] (Gvadalaharo, Jalisco; 9a de oktobro 1964) estas meksika reĝisoro, scenaristo, produktoro kaj romanisto, kiu ricevis la Premion Goya kaj kelkajn fojojn per la Premio Ariel. En 2018 li ricevis la premion Ora Globo kiel la Plej Bonkvalita Reĝisoro pro sia filmo La forma del agua (The Shape of Water, La formo de l'akvo). Unu monaton poste li ricevis ankaŭ Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Reĝisoro kaj al la Plej Bonkvalita Filmo en la 90a okazo pro la sama filmo.

Li ekfilmis en Meksikurbo estante nur adoleskulo, kiam studis en la Instituto de Sciencoj, en la urbo Gvadalaharo. Post dek jaroj en dezajno de ŝminkado kaj maskado, formis sian propran kompanjon, nome Necropia, antaŭ iĝi la produktoro de sia unua filmo estante 21-jaraĝa. Li estis kunfondinto de la kinfestivalo Festival Internacional de Cine en Guadalajara kaj kreis la produktorkompanion Tequila Gang.

Guillermo del Toro estas kinisto kiu reĝisoris ampleksan varion de filmoj, el adaptoj de bildoliteraturo (kiel Hellboy kaj Blade II), ĝis filmoj de teroro kaj historia fantasto, du el kiuj enhavas agadon kiu okazas en Hispanio en la epoko de la Hispana Enlanda Milito kaj la periodo tuj posta, dum la diktatoreco de la generalo Francisco Franco. Tiuj filmoj, nome El espinazo del diablo kaj El laberinto del fauno kunhavas ankaŭ similajn trajtojn: protagonistoj (infanoj) kaj temoj (kiel la rilato inter teroro kaj fantazio kaj vivo subpreme de faŝisma aŭ diktatora reĝimo).


Developed by StudentB