Gupta imperio
|
|
historia lando • imperio • kulturo • lando
|
Geografio
La gupta imperio ĉe la klimakso de sia potenco
|
|
Ĉefurbo:
|
|
Loĝantaro
|
|
|
|
|
Ŝtat-strukturo
|
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
|
Postsekvaj ŝtatoj:
|
Elstaraj historiaj eventoj
|
Diplomatiaj rilatoj
|
|
|
La Gupta Imperio (hindie गुप्त राजवंश) estis fondita de Sri-Gupta, kaj prosperis de 280 ĝis 550. La imperio kovris pliparton de la norda Hindujo kaj orienta Pakistano, partojn de Guĝarato kaj Raĝasthano kaj la nuntempan Bangladeŝon. La ĉefurbo de la gupta imperio estis Pataliputro, nuntempe Patna, en la norda barata subŝtato Biharo.
La paco kaj prospereco kreitaj sub la estreco de la guptidoj ebligis plurajn sciencajn kaj artajn progresojn. Historiistoj sidigas la guptan dinastion kune kun la Han Dinastio, la Tang Dinastio, kaj la Romia Imperio, kiel ekzemplo de klasika civilizo. La tempo de la gupta imperio estas ofte konata kiel la ora epoko de Hindujo.