Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gustaf Vasa |
Gustavo la 1-a de Svedio, Gustavo Vasa, svede Gustav I, Gustav Vasa, (kun variaj literumoj: Gustav aŭ Gustaf, Vasa aŭ Wasa), denaske Gustav Eriksson (naskiĝis la 12-an de majo 1496, mortis la 12-an de septembro 1560), estis reĝo de Svedio ekde 1523 ĝis sia morto (la unua reĝo el la dinastio Vasa).
La patro de Gustavo Vasa estis unu el la masakritoj de la stokholma sangobano en 1520, kie la dana reĝo Kristiano la 2-a murdigis grandan parton de la stokholma nobelaro. Post tio Gustavo provis kontraŭbatali Kristianon. Laŭ legendo, li fuĝis al Dalekarlio (vidu: Vasa-kuro) kaj alvokis la dalekarlianojn kune ribeli kontraŭ la dana reĝo. La ribelo sukcesis, Kristiano estis forpelita de Svedio, kaj Gustavo fariĝis sveda reĝo.
Dum sia regado li interalie apartigis Svedion de la katolika eklezio kaj establis luteranismon, organizitan en la Eklezio de Svedio.
Lia regado, komencita kiel ribelo kontraŭ la unio-reĝo Kristiano la 2-a post la sangobano de Stokholmo, markis la finon de la Kalmara unio. Gustavo apartenis al la dinastio pli malfrue nomita Vasa, kiu tra li fariĝis la unua reĝa dinastio reganta unuigitan Svedion kiel heredan reĝlandon. Karakteriza por lia regado estis la kreado de forta centrigita regado en la tuta lando, kun efika burokratio kaj evangelia ŝtateklezio fondita sur la skolo de Luther.
La rolon de Gustavo en la estigo de sveda hered-monarkio oni hodiaŭ konsideras kiel la fondiĝo de la moderna nacio-ŝtato Svedio, kaj la 6-a de junio – la dato kiam la parlamenta asembleo en Strängnäs elektis lin reĝo en 1523 – estas la nacia tago de Svedio. Poste, precipe ekde la malfrua 19-a jarcento, li estis altigita al landa patro kaj tiel li iĝis grava nacia simbolo.
El moderna historia vidpunkto, oni pli kritike analizis Gustavon la 1-an, kie oni substrekis kiel li kun brutalaj metodoj kaj intensa propagando fortigis sian regpovon kaj forigis oponantojn. La historiisto Lars-Olof Larsson emfazis, ke Gustavo kun malkompatemo kaj avido de regpovo kombinite kun politika lerteco grandparte kondutis sin laŭ la principoj por solidigo de regpovo formulitaj de la politika renesanca filozofo Niccolò Machiavelli – jen aspekto pri kiu la sveda historioskribado ofte silentis.