Gvarania lingvo | |
avañe'ẽ | |
Disvastiĝo de la gvarania
Brune: En Paragvajo Ruĝe: Landoj en kiuj estas parolata la gvarania | |
lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Tupi-gvarania lingvaro | |
Parolata en | Paragvajo, Argentino, Bolivio, Brazilo |
Parolantoj | 4 ĝis 5 milionoj |
Skribo | Gvarania alfabeto (Latina alfabeto) |
Lingvistika klasifiko | |
Tupiaj lingvoj
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Paragvajo Bolivio |
Reguligita de | Guarani Language Academy |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | gn |
ISO 639-2 | grn |
ISO 639-3 | grn |
SIL | grn |
Glottolog | tupi1282 |
Angla nomo | Guarani |
Franca nomo | guarani |
La gvarania lingvo (gvaranie avañe'ẽ "la lingvo de la homoj") estas lingvo el la Tupi-Gvarania familio. La gvarania estas nacia lingvo de Paragvajo (la hispana kaj la gvarania estas la oficialaj lingvoj). La gvarania lingvo estas parolata ankaŭ en norda Argentino, en okcidenta Bolivio kaj en suda kaj sudokcidenta Brazilo, inkluzive de la urbo San-Paŭlo de ĉirkaŭ 200 homoj en aparta kvartalo. Oni taksas, ke 6 milionoj da homoj parolas gvaranie.
Ekzistas ĉirkaŭ 4 ĝis 5 milionoj da parolantoj de la gvarania. Maksimumaj taksoj eliras de ĝis 7 milionoj, ĉe kio ankaŭ estas nombrataj personoj, kiuj havas nur malgrandetajn scipovojn de la gvarania, kio ofte okazas ekzemple ĉe la loĝantoj de urboj en Paragvajo. En Paragvajo, tial ke 90 % de la loĝantaro parolas gvaranie, la lingvo estas uzata kiel lingvo de lernado kune kun la hispana lingvo.
En diversaj lingvoj estas uzataj vortoj kiuj el hodiaŭa vorto de la gvarania lingvo estiĝis aŭ tre similas. Tiuj vortoj venas pere de la hispana kaj portugala al diversaj lingvoj, kiel la germana, sorabaj ktp., kaj devenas aŭ el dialektoj de la gvarania, kiuj estis parolitaj en Paragvajo, Argentino, Bolivio aŭ Brazilo, aŭ el tre proksime parenca Tupia, kiel ekzemple: kapibaro, jaguaro, jaguarundio, tapiro, ananaso, manioko, marako, marakujo, nanduo aŭ piranjo.