Hamaso | ||
---|---|---|
حركة المقاومة الإسلامية | ||
politika organizaĵo religia organizaĵo armea organizaĵo Islamist movement (en) rezisto | ||
Komenco | 10-a de decembro 1987 vd | |
Lando(j) | Gazaa Sektoro vd | |
Sidejo | Gaza-urbo | |
Ideologio |
palestina naciismo • islamismo • Ĝihadismo • islama naciismo • kontraŭcionismo • kontraŭimperiismo • antiusonismo • antisemitismo | |
Fondinto(j) | Aĥmed Jasin • Abd al-Aziz Rantisi • Mahmoud al-Zahar vd | |
Posedatoj | Al-Aqsa TV (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Hamaso aŭ Ĥamaso aŭ Ĥamas (حماس Ḥamās, akronimo de arabe حركة المقاومة الاسلامية, Ḥarakah al-Muqāwamah al-ʾIslāmiyyah, signifanta islama rezisto-movado, poste reinterpretita kiel araba vorto arabe حَمَاسْ, ĥamás, fervoro) estas paramilitista, gerila islamisma palestina movado ideologie proksima al la movado de la Islama Frataro. Ĝi celas neniigon de Israelo kaj kreon de islama teokratio sur la tuta teritorio de la iama Palestino.
La organizaĵo estis fondita en 1987, kiel reago al la israela okupado. Ĝi estis politike gvidita fare de Ĥaled Mashal, Ismail Hanija kaj Yahya Sinwar. Hamas havas la plej fortan subtenon en la Gazaa Sektoro, sed havas subtenantojn ankaŭ en Cisjordanio kaj en palestinaj rifuĝejoj ekster la Palestina Aŭtoritato.
Kiel armita organizaĵo luktanta por neniigo de Israelo kaj tiusenca liberigo de Palestino per uzo de perforto (atakoj kontraŭ militistoj kaj civiluloj en Israelo), Hamas respondecis pri multaj suicidaj atakoj kontraŭ ne-militaj celoj, kiel restoracioj kaj busoj, en multaj Israelaj urboj, dum kiuj mortis centoj da Israelaj civiluloj.
Hamas estas dividita en tri alojn: