Hans Albrecht Bethe (naskiĝis la 2-an de julio 1906, mortis la 6-an de marto 2005) estis german-usona fizikisto.
Li gajnis la Nobel-premion pri fiziko dum 1967 por sia malkovro de la stela nukleosintezo. Dum la Dua Mondmilito, li estis ĉefo de la teoria departamento ĉe la sekreta Usona Nacia Laboratorio Los Alamos disvolvanta la unuan atoman bombon kaj ankaŭ ludanta gravan rolon en la disvolvado de la pli granda hidrogena bombo dum la 1950-oj. Bethe poste kampanjis kontraŭ nuklea testado kaj la nuklea vetarmado.