Harbino | |||||
---|---|---|---|---|---|
Harbin
| |||||
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio urbego urbo departemento-ranga urbo vd | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Ĉinio | ||||
Ŝtato | Ĉinio | ||||
Regiono | Nordoriento | ||||
Provinco | Hejlongĝjango | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 150000 | ||||
Aŭtokodo | 黑A | ||||
Telefonkodo | (+86)451 | ||||
Retpaĝaro | www.harbin.gov.cn | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Zhang Xiaolian | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 517 549 (2010) | ||||
- Metropola regiono | 5 282 083 (2010) | ||||
Loĝdenso | 200 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 45′ N, 126° 39′ O (mapo)45.75126.65Koordinatoj: 45° 45′ N, 126° 39′ O (mapo) | ||||
Alto | 150 m | ||||
Areo | 2 089 km² (208 900 ha) | ||||
- Metropola regiono | 4 275 km² (427 500 ha) | ||||
Horzono | UTC +8 | ||||
Harbino, urbo de Ĉinio. | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Harbin [+] | |||||
Harbino aŭ Ĥarbin (ĉine 哈尔滨 [haŭrbin] aŭskulti) estas urbo en Ĉinio. Ĝi estas la ĉefurbo de provinco Hejlongĝjango, la plej norda provinco de Ĉinio. Ĝi estas grava industria centro kun natura kaj artefarita beleco, situanta ĉe la suda bordo de la rivero Songhua. Oni ofte nomas ĝin “brila perlo sur la kolo de cigno”. Hejlongĝjango estas parto de Manĉurio, Manĉurujo aŭ Manĝurio (满洲 Mănzhōu) situas en Nord-Orienta Ĉinio, ĉirkaŭ la urbo Harbin kaj entenas la provincojn Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning. Pro historiaj kaŭzoj, la ĉinoj ne preferas tiun nocion, ili pli volonte uzas la terminon Nord-Oriento (东北/東北 Dōngběi). Manĉurio estis okupita en 1931 fare de Japanio, kiu establis la pupŝtaton Manĉuko aŭ Manĉukuo en 1932. Tiu okupado estis kondamnita fare de Usono per Hoover-Stimson-Doktrino. Post kiam la teritorion okupis en 1945 la Sovetunio, la teritorio transiris en 1946 al Ĉinio.
La areon limas oriente la rivero Amuro kaj Ussuri, norde la Ĥingan-montaro, okcidente la Ĉina Muro kaj sude la rivero Jalu. Norde kaj oriente limas ĝin Rusio (Siberio), okcidente Mongolio kaj sude Nord-Koreio.
La nocio «Manĉurio» estas relative nova kaj derivita el la loka tunguza popolo manĉuoj.