Haute-Garonne

Haute-Garonne
Insigno de Haute-Garonne
Situo de Haute-Garonne
Map
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Okcitanio
Numero 31
Prefektejo Tuluzo
Subprefektejoj Saint-Gaudens
Muret
Prezidanto de la
departementa konsilio
Georges Méric
Prefekto Pascal Mailhos
Statistikaĵoj
Loĝantaro 1 434 367 (2021)
Areo 6 309 km²
Loĝdenso 227 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 27
Komunumaroj 36
Komunumoj 589
vdr

Haute-Garonne - jen france, prononco [ot ɡaʁɔn], okcitane Nauta Garona [naŭto garuno] - estas unu el la departementoj de la sudfranca regiono Okcitanio. La departemento entute enhavas 589 komunumojn.

Ĝia nomo signifas “supra Garono”, ĉar la rivero Garono naskiĝas en la montaro Pireneoj kaj trafluas la tutan departementon. Tiu departemento etendiĝas sur surfaco de 6 309 km2 kaj havas loĝantaron de 1 298 562[1]. Ĝi estas unu el la plej rapide kreskantaj departementoj de tuta Francio, ĉefe danke al sia dinamika ĉefurbo Tuluzo.

Mapo

La suda parto de la departemento situas en la montaro Pireneoj, ofte superante 3000 metrojn de alteco, la centra kaj norda partoj konsistas el larĝaj valoj kaj montetoj.

Bredado estas unu el la ĉefaj agrikulturaj aktivecoj, kune kun kultivado de cerealoj (tritiko, maizo). En la ĉefurbo Tuluzo koncentriĝas multaj modernaj industrioj (aeronaŭtiko, konstruado de Airbus aviadiloj, konstruado de satelitoj, multnombraj sciencaj laboratorioj,…). Tuluzo estas ankaŭ la dua plej granda universitata urbo en Francio kun pli ol 100 000 studentoj.

Haute-Garonne estas riĉa departemento en kiu turismo ludas gravan rolon: (Tuluzo) kun siaj monumentoj el la mezepoko (monaĥejoj, preĝejoj, baziliko romanika de St Sernin), kaj el la renesanco, multaj mezepokaj vilaĝoj kaj urbetoj, prahistoriaj grotoj, ban-urboj, ĉiuj vintraj aŭ someraj sportoj en la Pireneoj (skiado, ekskursado…).

  1. Insee. Chiffres clés : Département de la Haute-Garonne (31) (france). Alirita 31-an de aŭgusto 2014.

Developed by StudentB