Henry Gray (1826-1861) | |||||
---|---|---|---|---|---|
angla anatomo kaj kuracisto
| |||||
Persona informo | |||||
Henry Gray | |||||
Naskiĝo | 1826 en Belgravia, Londono, Anglio | ||||
Morto | 13-a de junio 1861 en Belgravia, Londono, Anglio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Variolo vd | ||||
Tombo | Tombejo Highgate vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Reĝa Kolegio de Kirurgoj, Reĝa Societo de Londono, Hospitalo de Sankta Georgo, Londono | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto anatomo kirurgo verkisto biologo vd | ||||
Laborkampo | Anatomio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henry Gray (1826-1861) estis angla anatomo, kirurgo kaj kuracisto, kiu rimarkindiĝis pro sia anatomia publikaĵo La Anatomio de Gray, en 1858, ilustrita de Henry Vandyke Carter (1831-1897). Lia patro Thomas Gray estis reĝa konsilisto serve de Georgo la 4-a (1762-1830) kaj Vilhelmo la 4-a (1765-1837).
En la 6-a de majo 1845, estante 18-jara, Gray iĝis medicina studento de la "Hospitalo Sankta Georgo", en Londono, kaj kiel studento, li montris sin sindediĉa, klopodema kaj metoda pri sia laboro, kun aparta intereso pri anatomio, kiun li lernis ne nur en la medicinaj kompendioj sed ankaŭ per la dissekcioj kiujn li mem faradis.