Hipofiza malsano | |
---|---|
malsano | |
Hipofizo | |
MeSH | [1] |
Hipofiza malsano estas perturbo kiu ĉefe influas la hipofizon.[1]
La ĉefaj perturboj kiuj rilatas al la hipofizo estas:
Perturbo | Direkto | Hormono |
Akromegalio | superproduktado | kreskiga hormono |
Malsano de Cushing | superproduktado | adrenokortikotropa hormono |
Nesufiĉe da kreskiga hormono | subproduktado | kreskiga hormono |
Sindromo de malkonvena sekrecio de antidiuretika hormono | superproduktado | vazopresino |
Insipida diabeto (ankaŭ povas esti nefrogena) |
subproduktado | vazopresino |
Sindromo de Sheehan | subproduktado | ajna hipofiza hormono |
Sindromo de Pickardt | subproduktado | ajna hipofiza hormono, krom prolaktino, kiu estas pliigita |
Hiperpituitarismo (plej ofte hipofiza adenomo) | superproduktado | ajna hipofiza hormono |
Hipopituitarismo | subproduktado | ajna hipofiza hormono |
Superproduktado aŭ subproduktado de hipofiza hormono influos la respektivan finan organon. Ekzemple, subproduktado (hiposekrecio) de tiroidostimula hormono (TSH) en la hipofizo kaŭzos hipotiroidismon, dum superproduktado (hipersekrecio) de TSH kaŭzos hipertiroidismon. Sed, tiroidismoj kiuj estas kaŭzitaj de la hipofizo estas malpli oftaj, ili konsistas el malpli ol 10 % de ĉiuj okazoj de hipotiroidismo kaj multe malpli ol 1 % de ĉiuj okazoj de hipertiroidismo.[2][3]