Historio

Alegorio de historio, de Nikolaos Gysis, 1892
busto de Herodoto el la romia epoko (Muzeo de la antikva Agoro de Ateno)
Busto de Tucidido, ĉe la Reĝa Ontaria Muzeo, Toronto.

Historio (greke ἱστορία [istoria], kun la signifo "enketo, scio akirita per enketo")[1] estas la studo de la pasinteco, specife kiel ĝi rilatigas al homoj.[2][3] La termino rilatas al la eltrovaĵo, kolektado, organizado, kaj prezentado de informoj pri pasintaj okazaĵoj. La esprimo inkludas kosman, geologian, kaj organisman historiojn, sed ofte estas senmarke implicita por signifi homan historion. Akademianoj kiuj verkas pri historio estas nomitaj historiistoj. La okazaĵoj okazantaj antaŭ ol skriba registro estas konsideritaj kiel prahistorio. La tutan verkaron pri historio aŭ pri iu specifa historia subjekto oni nomas historiografion.

Historio ankaŭ povas rilati al la akademia fako kiu utiligas rakonton por ekzameni kaj analizi sekvencon de pasintaj okazaĵoj, kaj objektive determinas la modelojn de kialo kaj efiko kiuj determinas ilin.[4][5] Historiistoj foje diskutas la naturon de historio kaj ĝian utilecon diskutante la studon de la fako kiel celo en si mem kaj kiel maniero disponigi "perspektivon" en la problemoj de la nuno.[4][6][7][8]

Rakontoj kutimaj por preciza kulturo, sed ne apogita sub eksteraj fontoj (kiaj ekzemple la rakontoj ĉirkaŭantaj la figuron de la Reĝo Arturo) estas kutime klasifikitaj kiel kultura heredo aŭ legendoj, ĉar ili ne apogas la "senpartian enketadon" postulitan de la fako historio.[9][10] Herodoto, greka historiisto de la 5-a jarcento a. K. estas konsiderita ene de la okcidenta tradicio kiel la "patro de historio", kaj, kune kun sia samtempulo Tucidido, helpis formi la fundamentojn por la moderna studado de homa historio. Ilia laboro daŭre estas legita hodiaŭ kaj la dislimo inter la kultur-fokusita Herodoto kaj la arme-fokusita Tucidido restas punkto de disputo aŭ aliro en moderna historia verkado. En la orienta tradicio, ŝtata kroniko nome Analoj de Printempo kaj Aŭtuno estis konata kiel kompilita tiom frue kion ĉirkaŭ la 722 a.K. kvankam nur tekstoj de la 2-a jarcento a.K. pluvivis.

Antikvaj influoj helpis generi variajn interpretojn pri la naturo de historio kiuj evoluis dum la jarcentoj kaj daŭre ŝanĝas hodiaŭ. La moderna studado de historio estas vasta, kaj inkludas la studon de specifaj regionoj kaj la studo de certaj temaj elementoj de historia enketado. Ofte historio estas instruita kiel parto de primara kaj sekundara edukado, kaj la akademia studo de historio estas grava disciplino en universitataj studoj.

  1. Joseph, Brian (Ed.). (2008) The Handbook of Historical Linguistics. Blackwell Publishing. ISBN 978-1-4051-2747-9.
  2. History Definition. Alirita 21a de Januaro 2014.
  3. What is History & Why Study It?. Alirita 21a Januaro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 2014-06-26.
  4. 4,0 4,1 Professor Richard J. Evans (2001). The Two Faces of E.H. Carr. History in Focus, Issue 2: What is History?. University of London. Alirita 10a de Novembro 2008.
  5. Professor Alun Munslow (2001). What History Is. History in Focus, Issue 2: What is History?. University of London. Alirita 10a de Novembro 2008.
  6. Tosh, John. The Pursuit of History, 4‑a eldono, Pearson Education Limited. ISBN 1-4058-2351-8. p 52
  7. (2000) “Introduction”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.): Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press, p. 6. ISBN 0-8147-8141-1.
  8. Nash l, Gary B.. (2000) “The "Convergence" Paradigm in Studying Early American History in Schools”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.): Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press, p. 102–115. ISBN 0-8147-8141-1.
  9. Seixas, Peter. (2000) “Schweigen! die Kinder!”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.): Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press, p. 24. ISBN 0-8147-8141-1.
  10. Lowenthal, David. (2000) “Dilemmas and Delights of Learning History”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.): Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press, p. 63. ISBN 0-8147-8141-1.

Developed by StudentB