Historio de la okcidenta filozofio

Per Historio de la okcidenta filozofio oni intencas ‘’historion de la okcidenta pensado pri kiel ĝi esprimiĝis rilate la multajn filozofiajn demandojn. Iniciatiĝinta kun la naskiĝo de la spekulativa greka penso en la 7-a jarcento a. K., ĝi kuntrenis pensulojn de tuta Eŭropo dum la mezepoko, la moderna epoko kaj nuna epoko en konstanta konfronto kun la antaŭaj pensuloj kaj kun sekvaj disvolviĝoj en aliaj kampoj de la scio. La komuna greka-helenisma-romia bazo transdonis al la filozofia tradicio de okcidento pensometodon ordigitan per kontraŭdogmismo kaj sentemo pri serioj da demandaro kaj ontologiaj kaj etikaj kiuj ĝin karakterizis rilate aliajn filozofiajn tradiciojn.

Al tiuj matrica pensostilo kaj enhavo aldonendas kroma filozofia substrato, nome la tradicio kristana kiu enirigis en la okcidentan kulturon la hebrean tradicion: el kiu jam ekde la malfrua antikveco fluis en la grekoriginan filozofion novaj konceptoj. Tiuj ĉi, revivigitaj de kristanismo, estis teoria egaleco inter ĉiuj membroj de la homa genro ĉar devenantaj el la komuna kreinto, la absoluta digneco de la homo, la persona responso, kaj ĝuste la koncepto pri persono (= kristana personismo), el kio la koncepto pri “homaj rajtoj”.

Historiistoj de la filozofio kutime dividas la longan vojaĝon de la okcidenta filozofio laŭ kvar periodoj: Antikva Filozofio, Filozofio de Mezepoko, moderna filozofio kaj nuntempa filozofio.

Kvankam ne kompleta, laŭkronologia listo de filozofoj videblas ĉe Listo de filozofoj


Developed by StudentB