Homaro estas aro da homoj. Sed male ol, ekzemple, arbaro en la senco de aro da arboj, da kiuj ekzistas tuta amaso, en Esperanto, kiel prave atentigis jam Edmond Privat, homaro fakte signifas la homaro en la senco de ĉiuj homoj. Tio apartenas al la tiel nomata interna ideo de la lingvo.
Per la vortkombino "la homaro" oni kutime do subkomprenas, ke temas pri ĉiuj homoj de la Tero. Tiu nocio estis kreita de sankta Aŭgusteno. La homaron eblas rigardi el historia vidpunkto kaj el ĉi-momenta vidpunkto; la homaro estas konsiderata relative stabila en la daŭro de unu generacio (ĉ. 20 jaroj).
Amplekso de la homaro estis:
Homaro ne estas nur "aro de ĉiuj homoj", tiu nocio ankaŭ subkomprenas komplikajn rilatojn inter homoj kaj homaj grupoj, interŝanĝon de informo kaj objektoj ktp. Per tio "homaro" estas unika nocio (oni, ekz., neniam uzas en simila senco vortojn "simiaro" aŭ "vulparo").