Hormono

Glukagono

Hormono (el la helena participo ὁρμῶν "movanta") estas ia membro el klaso de ĉel-signalantaj molekuloj produktataj de glandoj en plurĉelaj organismoj, kiujn portas la kardiovaskula sistemo por celi malproksimajn organojn por reguligi fiziologion kaj konduton. Hormonoj havas diversajn kemiajn strukturojn, ĉefe el tri klasoj: eikosanoidoj, steroidoj, kaj aminoacidaj/proteinaj derivaĵoj (aminoj, peptidoj, kaj proteinoj). La glandoj, kiuj sekrecias hormonojn, konsistigas la endokrinan signalan sistemon. La termino hormono estas fojfoje etendata por inkludi kemiaĵojn produktatajn de ĉeloj, kiuj efikas la saman ĉelon (aŭtokrinojintrakrinoj) aŭ proksimajn ĉelojn (parakrinoj).

Hormonoj estas uzataj en komunikado inter organoj kaj histoj por reguligi fiziologiajn kaj kondutajn procezojn, ekzemple digeston, spiron, histan funkcion, sentuman percepton, dormon, ekskrecion, laktadon, streson, kreskadon kaj disvolviĝon, movan kunordiĝon, reprodukton, kaj humoron.[1][2] Hormonoj efikas malproksimajn ĉelojn per ligiĝo al specifaj ricevantaj proteinoj en la celita ĉelo, rezultigante ŝanĝiĝon de ĉela funkcio. Kiam hormono ligiĝas al sia ricevanto, ĝi rezultigas aktiviĝon de signaltransdukta vojo. Tio povas konduki al tipspecifaj ĉelaj respondoj, kiuj inkludas rapidajn negenomajn efikojn aŭ pli malrapidajn genomajn respondojn, kie la hormonoj, agante per siaj ricevantoj, aktivigas genan transskribon, rezultigante plian genekspresion de celitaj proteinoj. Aminoacid-bazitaj hormonoj (aminoj kaj peptidaj aŭ proteinaj hormonoj) estas solveblaj en akvo kaj agas al la surfacoj de celitaj ĉeloj per duarangaj mesaĝantoj; steroidaj hormonoj, estante solveblaj en lipidoj, moviĝas tra la plasmaj membranoj de celitaj ĉeloj (kaj citoplasmaj kaj nukleaj) por agi en iliaj nukleoj.

Hormona sekrecio povas okazi en multaj histoj. Endokrinaj glandoj estas la ĉefa ekzemplo, sed ankaŭ specialigitaj ĉeloj en diversaj aliaj organoj sekrecias hormonojn. Hormona sekrecio okazas responde al specifaj biokemiaj signaloj de diversa gamo de reguligaj sistemoj. Ekzemple, serokalcia koncentriĝo efikas paratiroidahormonan sintenzon; sangosukero (sera koncentriĝo de glikozo) efikas insulinan sintezon; kaj ĉar la eligoj el la stomako kaj eksokrina pankreato (la kvantoj de gastra acido kaj pankreata acido) iĝas la eligoj el la maldika intesto, la maldika intestino sekrecias hormonojn por stimuli aŭ malhelpi la gastron kaj pankreaton laŭ sia aktiveco. Reguligado de hormona sintezo de gonadaj hormonoj, adrenokortikaj hormonoj, kaj tiroidaj hormonoj ofte dependas de komplikaj aroj de rektainfluaj kaj retrokuplaj interagoj, kiuj koncernas la hipotalamo-hipofizo-adrenalan, hipotalamo-hipofizo-gonadan, kaj hipotalamo-hipofizo-tiroidan aksojn.

Post sekrecio, iuj hormonoj, inkludante proteinajn hormonojn kaj katekolaminojn, estas solveblaj en akvo kaj tial facile portataj per la cirkula sistemo. Aliaj hormonoj, inkludante steroidajn kaj tiroidajn hormonojn, estas solveblaj en lipidoj; por permesi sian vastan distribuiĝon, tiuj hormonoj devas ligiĝi al portantaj plasmaj glikoproteinoj (ekzemple tiroksin-liganta globulino) por formi peranto-proteinajn kompleksojn. Iuj hormonoj estas tute aktivaj kiam liberigitaj en la sangon (ekzemple insulino kaj kreskaj hormonoj), sed aliaj estas prohormonoj, kiuj devas esti aktivigitaj en specifaj ĉeloj per serio de aktivigaj paŝoj, kiuj ofte estas tre reguligitaj. La endokrina sistemo sekrecias hormonojn rekte en la sangon, tipe en fenestritaj kapilaroj, kaj la ekzokrina sistemo sekrecias siajn hormojn nerekte per duktoj. Hormonoj kun parakrina funkcio difuziĝas tra la interstican spacon al proksimaj celitaj histoj.

La scienco de la hormono nomiĝas endokrinologio.

  1. Neave N. (2008) Hormones and behaviour: a psychological approach. Cambridge: Cambridge Univ. Press. ISBN 978-0521692014.
  2. Hormones. MedlinePlus. U.S. National Library of Medicine.

Developed by StudentB