En lingvoscienco, idiolekto[1] (de la grekaj ἴδιος /ídios/ «propra, persona, aparta» kaj λέγω /légo/ «(mi) parolas») estas lingvovarianto uzata de individuo kaj karakterizata de apartaj vortoprovizo, gramatikaĵoj, prononcmaniero kaj frazeologio. Idiolekto estiĝas pro influo de socia grupo, edukado, profesio, lingva modo. Sian idiolekton havas ĉiu homo. Unu el la karakterizaj trajtoj idiolektaj estas kiom ofte kaj kiujn ŝtopvortojn la parolanto uzas.
Esperantiston povas krome influi la gepatra lingvo kaj lingva teorio. En Esperantujo fakte personaj idiolektaj trajtoj aparte oftas kaj abundas pro la specifa aparteco de la uzado de la lingvo fare de individuoj kiuj ne uzas ĝin ĉiutage kaj konstante, kiel ja okazas per la ĉiutaga nacia lingvo.