Idumeo

Idumeo
Historia regiono
historia regiono [+]

LandoJordanio



vdr

Idumeo (greke Ἰδουμαία, Idoumaía kaj latine Idumæa respektive Idumea) estas antikva regiono en okcidenta Azio sude de Judio, kaj la idumeanoj antikva popolo, kiu dum la lastaj jarcentoj antaŭ la naskiĝo de Kristo loĝis en tiu regiono. Iuj judaj tekstofontoj egaligis la popolon kun la loĝantoj de la (laŭ iuj fontoj proksima, laŭ aliaj fontoj identa) regiono Edomo, kies kulturo ŝajnas pli malnova - ĉu tiu kultura identigo de idumeanoj kaj edomanoj estas kulture ĝusta, restas neklare kaj pridisputate.

La idumeanoj unuafoje pruveblas dum la 6-a jarcento okcidente de la regiono Edomo, en kiu samtempe ekloĝas la nabateanoj. Ĉu la nabateanoj forpuŝis la tie loĝintajn edomanojn, aŭ ĉu la nabateanoj estas la posteuloj de la pli frua popolo de edomanoj, kaj la idumeanoj estas branĉo de la edomanoj, kiu translokiĝis okcidenten, ĝis nun ne klarigeblis.

La teritorio de Idumeo etendiĝis de Betlehemo norde ĝis Berŝeba sude, kaj de la Morta Maro oriente ĝis la marborda ebenaĵo okcidente, tamen ne ĝis la bordo de la Mediteranea Maro. La ĉefurbo nomiĝis Marisa.


Developed by StudentB