Imaginara unuo

En matematiko, la imaginara unuo (skribata kiel ij) estas kompleksa nombro difinita sole per la propraĵo ke ĝia kvadrato egalas al -1. Tial ĝi estas solvaĵo de la kvadrata ekvacio

x2 + 1 = 0

aŭ ekvivalente

x2 = -1

La imaginara unuo estas ofte lakse nomata la "kvadrata radiko de -1", tamen zorgo devas esti ĉar estas fakte du kvadrataj radikoj de -1, ili estas i kaj -i.

Reelaj nombraj operacioj povas esti etenditaj al kompleksaj nombroj. La difino de imaginara unuo povas esti uzata por anstataŭi ĉiun aperaĵo de i2 per -1. Tiel pli altaj entjeraj potencoj de i estas cikle -i, 1, i, −1:

i3 = i2 i = (-1) i = -i
i4 = i3 i = (-i) i = -(i2) = -(-1) = 1
i5 = i4 i = 1 i = i
...

Imaginara unuo estas algebra nombro ĉar ĝi estas radiko de polinomo kun entjeraj koeficientoj.


Developed by StudentB