Ĉi tiu artikolo temas pri elektromagneta ondo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Impulso. |
Elektromagneta impulso (EMI), ofte konata kiel EMP (el la angla ElectroMagnetic Pulse), estas maldaŭra kaj fortega amplituda elektromagneta ondo-emisio, kiu povas difekti multajn elektrajn kaj elektronikajn aparatojn (ligatajn al elektra reto kaj neprotektajn) kaj ĵami telekomunikaj ligoj.
Ĉi tia impulso povas esti artefarite generita per atomeksplodo aŭ mikroondgeneratoro, sed ankaŭ povas esti de natura origino, kiel ekzemple fulmo, suna erupcio aŭ elektrostatika malŝargo .
La aplikoj de EMI povas esti armeaj, industriaj aŭ medicinaj.