laŭ leĝo en diversaj landoj "infano estas, kiu ne plenumis sian 14-an jaraĝon", sed ĝenerale ili estas nur parte puneblaj ĝis la 18-a jaro (ĝis 14-a jaro ili estas nepuneblaj en la plej multaj evoluintaj landoj).
laŭ etapoj en la vivo oni konsideras, ke infano estas homo inter la stadioj de nasko kaj pubero.[1][2] La jura difino de infano ĝenerale referencas al neplenaĝulo, tio estas persono pli juna ol la plenaĝeco.[1]
infano estas ido en familio[3] aŭ, metafore, aŭtoritata koncepto, aŭ aludo al klara grupa membreco en klano, tribo, aŭ religio; ĝi povas ankaŭ signifi esti forta rilata al specifa tempo, loko aŭ cirkonstanco, kiel ĉe "infano de naturo" aŭ "infano de la Sesdekaj".[4]