Insulo Scott | ||
---|---|---|
La Insulo Scott kaj Haggitts Pillar inter glaciaj montoj | ||
insulo | ||
Akvejo | Suda oceano | |
Geografia situo | 67° 24′ 5″ S, 179° 55′ 0″ U (mapo)-67.401388888889-179.9166666666754Koordinatoj: 67° 24′ 5″ S, 179° 55′ 0″ U (mapo) | |
| ||
Longo | 370 m | |
Larĝo | 180 m | |
Areo | 4 ha | |
Plej alta loko | 54 m | |
Mapo de la insulo (nordo estas malsupre) dekstre Haggits Pillar krutaj bordoj estas ruĝe bildigataj | ||
Insulo Scott (angle Scott Island) estas malgranda neloĝata insulo de vulkana origino ĉe la Maro de Ross, Suda Oceano, je 505 km nordoriente de Kabo Adare, la plej nordorienta pinto de Lando de Viktoria, Antarkto. Ĝi estas 565 m longa nordo-sude, kaj el 130 m al 340 m larĝa, atingas alton de ĝis 54 m kaj kovras areon de 4 ha. La piliero Haggits, nome klifinsuleto atingas ĝis 62 m de alto kaj havas 50 m diametre, kovrante areon de malpli ol 0.2 ha, kaj situantas je 250 m okcidente de la insulo. La insulo havas du malgrandajn krekojn kun strandetoj, dum la resto de la insulo estas ĉirkaŭta de altaj klifoj. Unu el la krekoj estas ĉe la nordorienta marbordo dum la mala estas antaŭ Haggitts Pillar ĉe la okcidenta marbordo de la insulo.
La Insulo Scott estas parto de Dependaĵo Ross, postulita de Novzelando.