Intelekta kvociento (IK) estas rezulto atingita en psikologia testo, kiu provas mezuri la gradon de intelekto de persono. Ĝi estas koncepto evoluigita fare de brita sciencisto Francis Galton en la libro Hereditary Genius eldonita fine de la 19-a jarcento. En la literaturo troviĝas la mallongigo IQ el la anglaj vortoj Intelligence Quotient.
Testoj pri la intelekta kvociento uziĝas kiel aŭguroj por posta atingado en edukado. Infanoj kun malalta intelekto foje lokiĝas en lernejoj, kies pli malalta rapideco de lernado kaj specialaj, aparte konkretaj edukaj teknikoj helpu al tiaj infanoj tamen evoluigi siajn kapablojn laŭeble bone. Ĉu infanoj kun aparte alta intelekto estu grupigitaj en apartaj lernejaj klasoj aŭ lernejoj, por pli bone lerni, ne esti teditaj pro manko de defio de la averaĝa lerna rapideco de la kunlernantoj, kaj por eviti la socian premon laŭeble kaŝi siajn pli altajn kapablojn en la peno esti "normala", aŭ ĉu ili povas pozitive kontribui al la lerna klimato en "averaĝa" klaso, kaj per laŭeble multa kontakto kun intelekte averaĝaj samaĝuloj ĝuste evitu izoliĝon, estas daŭre akre diskutata kaj disputata temo de psikologoj, pedagogoj, infanaj psikiatroj, gepatroj kaj pli aĝaj lernantoj. evaluation