La Internacia Poezia Festivalo de Granada estas kultur-riĉa evento dediĉita al poezio. Tiu evento okazas ĉiujare meze de februaro en la urbo Granada, Nikaragvo, ekde 2005, en la evento partoprenas dekoj da famkonataj poetoj el la tuta mondo.
La Festivalo disvolviĝas en pluraj lokoj de la urbo, en parkoj, publikaj placoj, antaŭ preĝejoj, en la malnova stacidomo kaj ĉe la bordo de la Granda Lago de Nikaragvo.