Internacia datlinio

Internacia datlinio apud la 180°-a meridiano
Horzonoj de la mondo

Internacia datlinio estas internacie interkonsentita linio sur la mapo de horzonoj, trairanta pli-malpli laŭ la meridiano de 180 gradoj, ĉirkaŭiranta ĉiujn civilizaciitajn regionojn. Kiam oni transiras la internacian datlinion, ŝanĝiĝas la dato. Oriente de la linio estas la dato je unu tago malpli ol en la okcidenta flanko. Tial transirante la linion deokcidente orienten oni subtrahas unu tagon (ripetas la saman tagon en la kalendaro), kaj en la mala direkto (deoriente okcidenten) aldonas unu tagon (transsaltas unu tagon en la kalendaro), ĉar, pro la rotacio de la planedo, la landoj lokataj tuje okcidente de la datlinio estas la unuaj kiuj ŝanĝas meznokte sian tagon.

Simpligita ilustraĵo de la interrilato de datlinio, dato kaj tempo de la tago.

Developed by StudentB