37° 46′ 56.3″ N 122° 28′ 17.65″ U / 37.782306 °N, 122.4715694 °U (mapo) La Interreta Arkivo aŭ angle Internet Archive estas soci-utila diĝita biblioteko kun la fiksita misio de "universala aliro al ĉiu scio." [1][2] Ĝi disponigas permanentan stokadon de kaj libera publika aliro al kolektoj de ciferecigitaj materialoj, inkluzive de retejoj, muziko, movantaj bildoj, kaj preskaŭ tri milionoj da publikdomenaj libroj. En oktobro 2012, ĝia kolekto pintis 10 petabajtojn.[3][4] Aldone al ĝia arkivadfunkcio, la Arkivo estas aktivista organizaĵo, rekomendata por libera kaj malferma Interreto.
La Interreta Arkivo permesas al publiko alŝuti kaj elŝuti diĝitan materialon al ĝia datuma reto, sed la plejparto de siaj datumoj estas trankvile aŭtomate stokita de retejoj, kiuj laboras por konservi kiom multe de la publika reto kiel eble.