Invento

Invento estas la pretigo de nova antaŭe ne konata materialo, konstrukciaĵo aŭ procedo (de inventaĵo), kiu estas utile aplikebla por solvi praktikan problemon. La aŭtoron de inventaĵo oni nomas inventisto. Por invento necesas kreiva laboro.

Invento estas nova kaj neatendita solvo al problemo aŭ malfacilaĵo en la palpebla mondo, gvidado en la menso de homo. Tamen invento ankaŭ povas esti ne-revolucia novigo konstruita el jam ekzistantaj ideoj.

Inventaĵoj estas konsiderataj unu el la plej grandaj leviloj de la ekonomio, kaj unuaranga mezuro por determini la gradon de homa disvolviĝo.

Kutime la apliko de invento enkorpiĝas en palpebla objekto, sed foje ĝi enkorpiĝas en la formo de pionira metodo aŭ fabrikado por konata objekto. Ekzemplo de tio estas la metodo Dewey por katalogi librojn en bibliotekoj.

Eblas diferencigi inter patentigeblaj kaj nepatentigeblaj inventaĵoj.


Developed by StudentB