La investitura konflikto - latine Controversia de investitura, en la franca, germana kaj aliaj lingvoj nomata "kverelo", en la itala kaj aliaj lingvoj "lukto" - estas konflikto kiu okazis dum la 11-a jarcento inter la imperiestro de la Sankta Romia Imperio, Henriko la 2-a, kaj la tiama papo Gregorio la 7-a. La konflikto daŭris proksimume de 1076 ĝis 1122 kaj temis pri la demando, ĉu la imperiestro aŭ la papo havis la plej altan rajton instali ekleziajn oficulojn, ekzemple pastrojn, episkopojn, abatojn ("investituron", laŭvorte "en-vest-igon"). Tio estis la plej grava konflikto inter nereligia kaj religia potencoj en mezepoka Eŭropo. Tiu ĉi polemiko kaŭzis preskaŭ 50 jarojn da interna militado en Germanio, la triumfon de la grandaj princoj kaj abatoj, kaj la malfortiĝon/malcentriĝon de la Sankta Romia Imperio el kiu Germanio perdis sian rolon kiel potenco ĝis la unuigo en la 19-a jarcento.